Konrad Kleinschmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Kleinschmidt
Persona informo
Naskiĝo 29-an de decembro 1768 (1768-12-29)
en Oberdorla
Morto 23-an de decembro 1832 (1832-12-23) (63-jaraĝa)
en Narsarmijit
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Samuel Kleinschmidt
Okupo
Okupo tradukisto
vdr
La kirko de la herrnhutanoj en Neudietendorf, de kie Kleinschmidt senditis Gronlandon.

Johann Konrad KLEINSCHMIDT (naskiĝinta en la 29-a de decembro 1768 en Oberdorla, mortinta en la 23-a de decembro 1832 en Narsarmijit, Gronlando) estis germana misiisto de la Unuiĝo de fratoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kune kun sia familio Kleinschmidt transloĝiĝis al Neudietendorf, kie ili laŭ rekomendo de la kuracisto Sternbeck el Niederdorla ekservis por la Unuiĝo. En 1793 oni sendis Konrad en Gronlandon kie li estis unu el la plej aktivaj misiistoj.

En 1800 li edziĝis en Ny Herrnhut al Anna Maria Hammeleff, kiu mortis jam en 1812. En 1813 Kleinschmidt denove edziĝis dum vojaĝo en Anglion al la danino Christina Petersen. Ilia filo Samuel Kleinschmidt, la fondinto de la moderna gronlanda skriba lingvo, naskiĝis en 1813 en Gronlando kaj edukiĝis trilingve.

Agado[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1824 Kleinschmidt metis la fundamentan ŝtonon por la misia stacio Frederiksdal en la sudokcidento de la lando, proksime de Kabo Farvel, kien li transloĝiĝis kun du aliaj kunlaborantoj. La komunumo havis jam en 1828 pli ol 300 anojn. Sur la tiea tombejo li enterigitis ankaŭ.

Famega estas lia traduko de la Nova testamento (finfarite en 1812/1823), la tria traduko post tiaj de Hans Egede kaj Paul Egede. Kleinschmidt krome tradukis kelkajn partojn de la Malnova testamento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ove Bak: Johan Conrad Kleinschmidt. Ministeriet for Grønland, Kopenhagen 1975
  • Paul Karmrodt: "Zwei Vogteier Wissenschaftler in Grönland", en: Zentrale Gedenkstädte Deutscher Bauernkrieg (eld.): Mühlhäuser Beiträge 11/1988, Mühlhausen, p. 89–92.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]