La Cenerentola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Cenerentola, ossia La bontà in trionfo
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1816
Ĝenro dramma giocoso • opero
vdr

La Cenerentola, ossia La bontà in trionfo (Cindrulino, aŭ Bono venka) estas opero el ĝenro dramma giocoso en du aktoj de Gioachino Rossini. Ties libreto estis verkita de Jacopo Ferretti, baze sur la ferakonto Cindrulino de Charles Perrault. Tiu opero estis unuafoje ludata en Romo, nome en la Teatro Valle en la 25a de Januaro 1817.

Rossini komponis La Cenerentola kiam li estis 25jaraĝa, sekve al la sukceso de La barbiro de Sevilo la antaŭan jaron. La Cenerentola, kiun li kompletigis en periodo trisemajna, estis konsiderata io el siaj plej fajnaj verkoj por soloa voĉo kaj ensembloj. Rossini ŝparis iome da tempo per reuzado de uverturo el La gazzetta kaj parton de ario el La barbiro de Sevilo kaj per enkalkuldao de kunlaboranto, nome Luca Agolini, kiu verkis la secco recitaĵojn kaj tri pecojn (nome de Alidoro "Vasto teatro è il mondo", de Clorinda "Sventurata!" kaj la ĥoron "Ah, della bella incognita"). La faksimila eldono de la manuskripto havas diferencan arion por Alidoro, "Fa' silenzio, odo un rumore"; tio ŝajne estis aldonita de anonima mano por produktoraĵo de 1818. Por reuzado de 1820 en Romo, Rossini verkis anstataŭan bravura nome "La, del ciel nell'arcano profondo". La malpeza, energieca uverturo estis en la standarda repertorio ekde ties premiero kiel La Cenerentola.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

Fontoj

  • Gossett, Philip; Brauner, Patricia (2001), " La Cenerentola " en Holden, Amanda (eld.), The New Penguin Opera Guide, New York: Penguin Putnam. ISBN 0-14-029312-4
  • Osborne, Charles (1994), The Bel Canto Operas of Rossini, Donizetti, and Bellini, London: Methuen; Portland, Oregon: Amadeus Press. ISBN 0931340713
  • Osborne, Richard (1990), Rossini, Ithaca, New York: Northeastern University Press. ISBN 1-55553-088-5
  • Osborne, Richard (1998), "La Cenerentola", en Stanley Sadie, (Eld.), The New Grove Dictionary of Opera, Vol. One. pp. 799–801. London: MacMillan Publishers, Inc. ISBN 0-333-73432-7 ISBN 1-56159-228-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]