Nivelilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bobela konstrua nivelilo. Ĝi ebligas kontroli horizontalon, vertikalon kaj direkton kun angulo 45° al vertikalo.

Nivelilo estas ilo por desegni kaj kontroli horizontalon. Ofte ĝi taŭgas ankaŭ por vertikalo. Ĝenerale la celo estas konstati ĉu temas pri la sama nivelo.

Bobela nivelilo havas ujon kun likvaĵo kun malmulte malebena supra surfaco. La surfaco havas konvekson supren. Se la nivelilo estas en ĝuste vera situo la bobelo estas en centro de la surfaco inter specialaj streketoj, kio bone videblas. Se la nivelilo estas klinita de ĝusta situo la bobelo moviĝas de la streketoj.

Tipoj de niveliloj[redakti | redakti fonton]

  • akvonivelilo: hoso konekta per du flakonoj da kolora akvo
  • bobela nivelilo
  • linia lasera nivelilo
  • rotacia lasera nivelilo
  • optika nivelilo