Ervin Demeter
Ervin Demeter | |
---|---|
Foto: László Horváth | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1954 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kereskedelmi és Vendéglátóipari Főiskola • Q60041143 |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ervin Demeter, laŭ hungarlingve kutima nomordo Demeter Ervin estas hungara politikisto, ministro, parlamentano.
Ervin Demeter [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1954 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ervin Demeter akiris diplomon en komerca altlernejo en 1977, poste li laboris en elektronika-komputila firmao ĝis 1984. En la sama jaro li akiris plian diplomon en financa altlernejo, poste li laboris en filio de ministerio pri financo. En 1988 li aliĝis al nekomunista partio. Post 2 jaroj li estis elektita membro de la ĉefurba municipo. Li estis parlamenta deputito inter 1994-1998, poste inter 2002 kaj 2014, dume li estis subministro inter 1998-2000, poste senpostena ministro pri sekretaj servoj ĝis 2002 en Unua Kabineto Orbán.
Li havas edzinon. Li ricevis ŝtatan premion en 1994.