Miklós Fehér (futbalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Fehér
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1979 (1979-07-20)
en Tatabánya
Morto 25-an de januaro 2004 (2004-01-25) (24-jaraĝa)
en Guimarães
Mortokialo korinfarkto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Vidu ankaŭ FEHÉR Miklós, esperantisto

Fehér Miklós [Fehe’r Mikloŝ] (* 20-a de julio 1979 en Tatabánya; † 25-a de januaro 2004 en Guimarães) estis hungara futbalisto.

Fehér komencis sian karieron ĉe Rába ETO Győr. En 1998 li ŝanĝis al FC Porto. Post la kluboj SC Salgueiros kaj SC Braga fine li venis en 2001 al la portugala unua-liga SL Benfica. Lia unua ludo en la hungara nacia futbalteamo okazis la 10-an de oktobro de 1998 per 4:0-venko kontraŭ Azerbajĝano en la kvalifika raŭndo por la futbala exuropa ĉampioneco de 2000. Fehér ludis 18-foje en la nacia teamo kaj atingis 6 golojn.

La 25-an de januaro 2004, la sturmanto suferis korinfarkton en matĉo de la nacia ĉampioneco, Vitoria Guimarães – SL Benfica, mallonge antaŭ la ludfino. Li enludiĝis nur en la 60-a minuto. La revivigaj provoj sur la ludkampo restis sensukcesaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]