Werner Schwab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Schwab
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1958 (1958-02-04)
en Graz
Morto 1-an de januaro 1994 (1994-01-01) (35-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno vd
Familio
Patro Erwin Schwab vd
Profesio
Okupo dramaturgoartistoskulptisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werner SCHWAB (naskiĝinta la 4-an de februaro 1958 en Graz, mortinta la 1-an de januaro 1994 samloke) estis aŭstra dramisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Danke al la dramoj Fäkaliendramen kaj Königskomödien (eldonite en libra formo en 1991/92) li iĝis furoraŭtoro de germanlingva teatroscenejaro de la 1990-aj jaroj.

Post la frekvento de la Artetilernejo li studis de 1978 ĝis 1982 skulptadon ĉe la Akademio de la artoj de Vieno. Poste li vivis plurajn jarojn sur farmbieno flankenvoja en la sudoriento de Stirio kaj realigis avangardisman projekton de memsurscenigado: tie li unuigis elementojn literaturajn, skulptajn kaj konceptajn (Mail-Art-produktoj inter Schwab kaj János Erdödy de 1978-90; verko teksta-bilda ORGASMUS: KANNIBALISMUS. Sieben Liebesbriefe an die eigene Beschaffenheit, 1984).

Per la premieroj de Die Präsidentinnen (Vieno, 1990), ÜBERGEWICHT, unwichtig: UNFORM (Vieno, 1991) kaj la radikalaj komedio Volksvernichtung oder meine Leber ist sinnlos (München, 1991; por tio li ricevis la premion "Mülheimer Dramatikerpreis" en 1992) li iĝis vere skandala verkisto!

Tuj sinsekve aperis tiam (kelke el ili ankaŭ nur postmorte) dekduo da teatraĵoj, kiuj ĉiuj sekvis la ĝeneralan koncepton pri provokanta-ŝokanta "estetiko de malbelo". Trajto ĉefa ilia estas groteske deformita lingvomaterialo

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Jen aliaj verkoj libre eldonitaj:

  • Dramen III (1994)
  • DER REIZENDE REIGEN nach dem Reigen des REIZENDEN HERRN ARTHUR SCHNITZLER (1996)
  • Der Dreck und das Gute. Das Gute und der Dreck (1996)

Fons[redakti | redakti fonton]

"Schwab, Werner", apud: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]