Vladimir Andreeviĉ Panasjuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Andreeviĉ Panasjuk
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1924 (1924-02-27)
en Polack,  Sovetunio
Morto 14-an de januaro 1990 (1990-01-14) (65-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Milita Universitato de Ministerio de Defendo de Federacio Rusio
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Vladimir Andreeviĉ Panasjuk (ruse Владимир Андреевич Панасюк; 28-a de februaro 1924 - 14-a de januaro 1990) estis soveta spertulo pri literaturo kaj orienta kulturo. Li ankaŭ estis verkisto kaj tradukisto. Li publikigis pli ol 60 eldonaĵojn kaj elĉinigis multajn verkaĵojn al rusa, inkluzive de famaj klasikaj romanoj Ruĝdoma Sonĝo kaj Tri regnoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la jaro 1924 en familio de oficejaj laboristoj en Polack. Junaĝe, li partoprenis la Grandan patriotan militon kaj post la fino de la milito, komencis studi je Milita Fremdlingva Instituto. En 1951-a jaro, li finis institutan studadon kaj en jaro 1954 verkis disertaĵon titolitan "Uzado de modalaj verboj en nuntempa ĉina lingvo kaj ilia klasiĝo" («Употребление модальных глаголов в современном китайском языке и их классификация»).

Ekde 1964 ĝis 1985, li laboris kiel ano de Instituto pri Orientaj Studoj de Rusa Akademio de Sciencoj. Li estis membro de Unio de Sovetaj Verkistoj.

  • Tiu ĉi artikolo estas traduko de samtema rusa artikolo sur la Rusa Vikipedio.