György Fejér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Fejér
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1766 (1766-04-23)
en Keszthely
Morto 2-an de julio 1851 (1851-07-02) (85-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • historiistofilozofobibliotekisto
vdr

György Fejér [djordj fejEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejér György estis hungara pastro, preposto, kanoniko, profesoro, bibliotekestro.

György Fejér [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1766 en Keszthely. Li mortis la 2-an de julio 1851 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Fejér lernis filozofion en Reĝa Universitato de Buda, ekde 1785 teologion en Pozsony. Li pastriĝis en 1790, poste li estis ĉefamilia edukisto. En 1796 li iĝis pastro en Székesfehérvár, inter 1797 kaj 1810 en Nagykovácsi. Li estis profesoro en Reĝa Universitato de Pest inter 1808 kaj 1818 (li estis dekano en la studjaro 1816), poste li estis inspektoro en Győr, samptempe reĝa konsilisto kaj preposto. Ekde 1824 li gvidis la Universitatan Bibliotekon de Pest. En 1840 li estis nomumita kanoniko. Li pensiuliĝis en 1843. Li kontribuis ekzemple poemojn, historiajn studojn, tradukis dramojn.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ode in diem onomasticum ill. dni Antonii Vörös de Farad sup. studiorum directoris (1784)
  • A mennyei gondviselésről: midőn az ellenség hazánk határihoz közelítene (1795)
  • A keresztényi jótevőségről (1805)
  • Institutiones theologicae ac dogmaticae (1811, 1815, 1819–20) - 7 volumoj
  • In vindicias Jahnianas aminadversiones commilitionis (1822)
  • Matrimonium ex instituto Christi Dni (1833)
  • Religionis et ecclesiae christianae apud hungaros initia (1846, 1847)
  • A polgári alkotmányok fő tulajdonságai (1851)

Fontoj[redakti | redakti fonton]