Flago de Misisipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Misisipio
Flago de Misisipio
Flago de Misisipio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
vdr
Flago de 23-a de aprilo 1894

La flago de Misisipio, (subŝtato en Usono) revivigis la unuan flagon kaj la milit-flagon de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono. Ĝi estis adoptita en 1894. Temas pri la ununura flago subŝtata de Usono kiu enhavis la milit-flagon de la Konfederacio. Kiam Misisipio disiĝis de la unuiĝo la 9an de januaro 1861, kiel simbolo de sendependeco, la flago Bonnie Blue (unu sola stelo blanka sur blua fono) estis hisita en la Kapitolio de Misisipio en Jackson. Ĉi tiu flago estis origine uzita en la ribeliĝo de Okcidenta Florido de 1810.

La 26an de januaro 2021 Misisipio adoptis oficiale novan flagon, kiu inkluzivis la flagon Bonnie Blue en la supera maldekstra angulo (kantono) kaj magnolio-floro en ĝia centra parto. La pasintan 3-an de novembro 2020, koincide kun la prezidenta balotado en Usono, okazis referendumo en la ŝtato Misisipio por decidi pri la proponita nova flago de tiu ŝtato. La 69% el voĉdonoj akceptis la novan dezajnon. La nova flago anstataŭigas tiun adoptitan en 1894. La eksa flago montris en supera kantono la flagon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko, ŝtato kreita en 1861, kies fondiĝo kaŭzis enlandan militon en Usono. La Konfederacio ĉesis ekzisti pro ties malvenko en tiu milito. Misisipio estis unu el la ŝtatoj kiuj aniĝis al tiu Konfederacio. Lastatempe la konfederacia flago estas konsiderata kiel rasisma simbolo, pro la fakto, ke ĝi permesis kaj favorigis la sklavecon. Do, antaŭ kelke da tempo aperis proponoj por forviŝi la konfederacian el la misisipia flago. Fine, oni dezajnis novan simbolon. Sur la nova flago aperas tri vertikalaj strioj, alterne ruĝa, blua kaj ruĝa. Flanke de la blua centra strio troviĝas du oraj strietoj. Meze de la flago aperas magnolia floro, konsiderata kiel simbolo de la ŝtato. Ĉirkaŭ la floro troviĝas dudek unu steloj, unu el ili pli granda. Misisipio estis la dudeka ŝtato aliĝinta al Usono, la pli granda ora stelo simbolas la indiĝenajn popolojn. Sub la stelo aperas la moto “In God We Trust” (Ni fidas je Dio).[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nova flago de la usona ŝtato Misisipio", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 19-20.