Franco Vittadini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franco Vittadini
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1884 (1884-04-09)
en Pavio
Morto 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (64-jaraĝa)
en Pavio
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Milana Konservatorio
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

Franco Vittadini (n.9a de aprilo 1884 en Pavia; m. 30a de novembro 1948 samurbe) estis itala komponisto kaj dirigento. Kiel komponisto li estis ĉefe konata pro siaj operoj kaj religia muziko.

Naskiĝinte en Pavia, li komencis muzikajn studojn en 1903 ĉe la Milana Konservatorio, sed lasis ĝin tro grue pro malkonsento kun la direktoro, Giuseppe Gallignani. Dum mallonge li estis maestro di cappella kaj orgenisto en Varese, sed li paŝis la reston de sia vivo en Pavia kie li estis la direktoro de la Istituto Musicale el 1924 ĝis sia morto.

Kiel komponisto, Vittadini ĉefe sukcesis per la opero Anima allegra (1918 - 1919), prezentita kaj en Italio kaj eksterlande. Ankaŭ lia baleto Vecchia Milano (1928) estis tre sukcesa. Vittadini konsideris sian operon Caracciolo (1938) sia plej fajna verko, sed lia opero Fiammetta e l'avaro (1942 - 1951) estis pli sukcesa laŭ la aŭskultantaro.

Vittadini ricevis atenton eksterteatre pro sia religia verkaro. Liaj mesoj kaj motetoj estas laŭ stilo tre simila al tiu de Lorenzo Perosi. Lia oratorio L'agonia del Redentore (1933) estis konsiderata unu el liaj plej fajnaj verkoj, kaj lia religia teatraĵo Nazareth (1925) formis pontn inter liaj atingoj ĉe religiaj komponoj kaj ĉe teatraĵoj.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Il mare di Tiberiade (1914)
  • Anima Allegra (1918–19)
  • Nazareth (1925)
  • La Sagredo (1930)
  • Il natale di Gesù (1933)
  • Caracciolo (1938)
  • Fiammetta e l'avaro (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]