Senedi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Senedi
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Senedi estis la kvina faraono de la dua egipta dinastio. Li laŭ la nuntempa anglalingva literaturo regis ĉ. 2773 – 2753 a.K. - tio donus al li 20 jarojn da regado (laŭ la egiptologo Jürgen von Beckerath jam ĉ. 2780 - 2769 a.K. - tio estus nur 11 jaroj da regado).

Kartuŝnomo de Senedi

La Reĝa listo de Abidozo lin nomis 'Senedi'. En la Reĝa listo de Sakkara li aperas kiel Senedj.

Kontraste al tio, La reĝa listo de Torino donas al li eĉ 54 jarojn da regado, dum Manetono indikis 41 jarojn. Laŭ la medicina papiruso de Berlino li estis sukcedinto de Den.

Post la morto de Senedi, Egiptio ne plu estis regata de nur unu faraono. Multaj egiptologiaj tekstoj por la 125 jaroj de 2775 ĝis 2650 indikas fortajn internajn militojn de la dua egipta dinastio. La fakto ke li estis la lasta unueca faraono, kaj post li (almenaŭ ĝis la komenciĝo de la tria egipta dinastio, do ĝis la regado de faraono Ĝoser komence/meze de la 27-a jarcento antaŭ nia erao) ne plu estis unueca regado, ĉiukaze estas indiko ke lia regado estis komence (aŭ tuj antaŭ) la fortaj internaj militoj de 2775 ĝis 2650.