Neferkara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neferkara
Persona informo
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Neferkara, aŭ Seneferka (?), estis faraono de la dua egipta dinastio, ĉ. 2724-2719 a. K. [1] Lia nomo de Horuso povus esti Seneferka. Li nur estas konata de kelkaj referencoj en la reĝaj listoj de Egiptio kaj la enskriboj, kun la nomo Seneferka, eltrovitaj en ujoj de la tombo 3505, en Sakkara, apartenanta al la altrangulo Merka, datita dum la regado de la reĝo Kaa, kiu regis fine de la unua egipta dinastio.

Kartuŝo de Neferkara

En la reĝa listo de Sakkara Neferkara estas la oka nomo kaj situas inter Senedi kaj Neferkaseker, en la dua dinastio. En la reĝa listo de Torino Neferkara, aŭ Aaka, troviĝas en la registro 2.25, inter Senedi kaj Neferkasokar.

Dum la malfrua periodo de Egiptio, ĉi tiu faraono ĝuis grandan popularecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]