Neferkara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kartuŝo de Neferkara

Neferkara, aŭ Seneferka (?), estis faraono de la dua egipta dinastio, ĉ. 2724-2719 a. K. [1]

Lia nomo de Horuso povus esti Seneferka. Li nur estas konata de kelkaj referencoj en la reĝaj listoj de Egiptio kaj la enskriboj, kun la nomo Seneferka, eltrovitaj en ujoj de la tombo 3505, en Sakkara, apartenanta al la altrangulo Merka, datita dum la regado de la reĝo Kaa, kiu regis fine de la unua egipta dinastio.

En la reĝa listo de Sakkara Neferkara estas la oka nomo kaj situas inter Senedi kaj Neferkaseker, en la dua dinastio. En la reĝa listo de Torino Neferkara, aŭ Aaka, troviĝas en la registro 2.25, inter Senedi kaj Neferkasokar.

Dum la malfrua periodo de Egiptio, ĉi tiu faraono ĝuis grandan popularecon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ von Beckerath.