Nature (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nature

emblemo

scienca gazeto • akademia revuo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Nature Portfolio
Ĝenro scienca literaturo
Honorigoj Princess of Asturias Award for Communications and Humanities
vdr

Nature estas brita reviziita interfaka scienca gazeto, unufoje publikigita la 4an de novembro 1869.[1] Ĝi estis rangita kiel la plej citita scienca gazeto de la mondo fare de la Science Edition (scienca eldono) de 2010 de Journal Citation Reports, oni atribuis al ĝi efikfaktoron de proksimume 42.4, kaj estas amplekse konsiderata kiel unu el kelkaj restantaj akademiaj gazetoj kiuj publikigas originalan esploradon tra ampleksa gamo de sciencaj fakoj.[2]

Nature postulas retan legantaron de ĉirkaŭ 3 milionoj da unikaj legantoj monate.[3] La gazeto havas ĉiusemajnan cirkuladon de ĉirkaŭ 53,000 sed kelkaj studoj estis konkludintaj, ke averaĝe unuopa kopio estas kunhavata de tiom multe kiom ĝis ok personoj.[4]

Esploraj sciencistoj estas la ĉefa klientaro por la gazeto, sed resumoj kaj akompanaj artikoloj estas intencitaj por fari multajn el la plej gravaj artikoloj kompreneblaj por sciencistoj de aliaj fakoj kaj por edukita publiko. Komence de ĉiu numero estas ĉefartikolo, novaĵoj kaj apartaj artikoloj pri temoj de ĝenerala intereso por sciencistoj, inklude tiutempajn aferojn, sciencan financon, negocadon, sciencan etikon kaj esplorajn malkovrojn. Estas ankaŭ sekcioj pri libroj kaj artoj. La restaĵo de la gazeto konsistas ĉefe el esploraj tekstoj (ĉu artikoloj aŭ leteroj), kiuj estas ofte densaj kaj tre teknikaj. Pro la striktaj limoj por la longo de artikoloj, ofte la presita teksto estas fakte resumo de la koncerna laboro kies multaj detaloj restis lasitaj al akompana suplementa materialo en la retejo de la gazeto.

Estas multaj fakoj de scienca esplorado en kiuj gravaj novaj avancoj kaj origina esplorado estas publikigita ĉu kiel artikoloj aŭ kiel leteroj en Nature. La artikoloj kiuj estis publikigitaj en tiu gazeto estas internacie aplaŭdata por elteni altajn esplorajn standardojn.

En 2007 Nature (kun Science) ricevis la Premion Princo de Asturio pri Komunikado kaj Humanj sciencoj.[5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hŭley, T. H. (1869). “Nature: Aphorisms by Goethe”, Nature 1, p. 9–11. doi:10.1038/001009a0. 
  2. About Nature. nature.com. Alirita 12a de Aŭgusto 2011.
  3. Announcement: A new iPad app for Nature readers. Nature (12a de Decembro 2012). Alirita 26a de Oktobro 2014.
  4. Demographics: Nature, archived from the original on 2011-05-13, https://web.archive.org/web/20110513233735/http://www.nature.com/advertising/resources/pdf/2010naturemediakit.pdf?prod_code=NATURE&prod=Nature , profilo de la legantaro de Nature. nature.com
  5. . Science Receives Spain's Prince of Asturias Award for Excellence in Communication. American Association for the Advancement of Science (AAAS) (26a de Oktobro, 2007). Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita 2012-08-27. “Science [magazine] shares this year's award with the journal Nature.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita 2015-10-31.
  6. Journals Nature and Science – Communication and Humanities 2007. Fundaciôn Principe de Asturias (2007-10-26). Alirita 2012-08-27. “Some of the most important and innovative work of the last 150 years has appeared on the pages of Science and Nature...”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]