István Fodor (inĝeniero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Fodor
Persona informo
Naskiĝo 8-an de novembro 1856 (1856-11-08)
en Bratislavo
Morto 5-an de novembro 1929 (1929-11-05) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero
vdr

István Fodor [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor István, en Francio konata Etienne de Fodor estis hungara inĝeniero. Lia nobela antaŭnomo estis várkonyi.

István Fodor [1] naskiĝis la 8-an de novembro 1856 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 5-an de novembro 1929 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Fodor frue forlasis la lernadon pro financa stato de la familio. En 1880 li vojaĝis al Francio, kie li laboris en diversaj uzinoj, sed li ankaŭ lernadis. Li konatiĝis kun Tivadar Puskás, poste helpe de la konateco li aliĝis al stabo de Thomas Alva Edison. En duono de Eŭropo li gvidis la muntadojn pri elektraj lumigadoj. En 1894 li faris la samon en Hungarlando, poste li estis samloke ĉefo ĝis sia morto. En 1911 li gastigis Edisonon en Pozsony kaj Budapeŝto. Li ricevis hungaran kaj grekan premiojn, li estis nomumita kortega konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Glühlicht, sein Wesen und seine Erfordernisse… (1885)
  • Experimente mit Strömen hoher Wechselzahl und Frequenz (1894) - kun enkonduka parto de Nikola Tesla
  • A füstnélküli város és az ipar (La senfuma urbo kaj la industrio), (1907)

Fontoj[redakti | redakti fonton]