Ottoneum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottoneum
teatrejomuzeo [+]

Koordinatoj51° 18′ 48″ N, 9° 29′ 56″ O (mapo)51.31339.49889Koordinatoj: 51° 18′ 48″ N, 9° 29′ 56″ O (mapo)

Konsekro1888
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Ottoneum (Hesio)
Ottoneum (Hesio)
DEC
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Ottoneum

Vikimedia Komunejo:  Ottoneum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La muzeo naturhistoria de Kaselo

Ottoneum estas nuntempe naturhistoria muzeo en Kassel, Germanio, Steinweg nr 2.

Historio teatreja[redakti | redakti fonton]

Inter 1603-06 la de Wilhelm Vernukken laŭ komisio de landgrafo Morico (Hesio-Kaselo) farita konstruaĵo gastigis la unuan nemigrantan aktorotrupon, do estis la unua dramteatrejo kun firma sidejo en Germanio.

Kiam oni alikonstruis ĝin en 1696 al muzeo por gastigi partojn de la landgrafajn kolektojn, Paul du Ry forprenis la spektantarejon kaj la scenejon. Antaŭ la orienta fasado kun imponsa voluta gablo renesancstila li metis balkonon kuŝantan sur kolonoj.

Naturscienca uzo[redakti | redakti fonton]

En 1709 estis instalita en subtegmentejo anatomia sekcio kaj flanke propra stelobservejo; tiam estis ja fondita la kolegio "Collegium Carolinum". En la ejo, kies funkcioj ofte ŝanĝiĝis, malfermigis la urba magistrato en 1884 muzeon naturhistorian.

Okaze de restaŭro de inter 1995-96 oni, malobservante monumentprotektajn leĝojn, metis surkonstruaĵe tegmenton el lado kun vitraj stritoj.

La dum pluraj jaroj en Kaselo agintan fizikiston kaj inventiston Denis Papin memoras monumenta fontano de la skulptisto Hans Everding el la 1906-a jaro rekte antaŭ la ĉefa fasado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj elmontritaĵoj en la muzeo estas la 400 jaron Ratzenberger-sekplantaro, la ligna biblioteko de Carl Schildbach kaj la t.n. Goeto-elefanto (skeleto).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo