Glen Bowersock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glen Bowersock
Persona informo
Glen Bowersock
Naskiĝo 12-an de januaro 1936 (1936-01-12) (88-jaraĝa)
en Providence
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Balliol CollegeUniversitato Harvard • Rivers School vd
Profesio
Okupo historiisto • universitata instruisto • klasikisto vd
Laborkampo Antikva epoko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Glen Warren Bowersock (naskita la 12-an de januaro 1936 en Providence, Rod-Insulo, Usono) estas nuntempa usona akademiulo pri la antikva mondo kaj la historio de antikva Grekio, Romio kaj la Proksima Oriento.

Eduko kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Glen Bowersock gajnis sian artan bakalaŭron summa cum laude ("kun plej alta laŭdo") de Universitato Harvard en 1957, alian artan bakalaŭron kun First Class Honor ("unuaklasa honorigo") en Literae humaniores ("literaturoj de la homaro") de Oksforda Universitato en 1959; kaj sian artan magistriĝon kaj filozofian doktoriĝon en 1962, per tezo titolita Augustus and the Greek world (Aŭgusto Cezaro kaj la greka mondo) ankaŭ en Oksfordo. Ekde tiu tempo li ricevis multnombrajn honorajn gradojn, inkluzive de: Universitato de Strasburgo, doktoro prohonora (1990), École pratique des hautes études (Parizo), doktoro prohonora (1999), Universitato de Ateno, doktoro prohonora (2005). Li ankaŭ estas honora membro de Balliol College, Oksfordo (2004), en kiu li iam gajnis la premion Rhodes Scholarship. Li funkciis kiel preleganto en Antikva epoko ĉe la universitataj kolegioj Balliol, Magdalen kaj New College en Oksfordo (1960 ĝis 1962), profesoro pri la klasika epoko kaj historio en la Universitato Harvard (1962 ĝis 1980, plena profesoro de 1969).

Glen Bowersock estis Profesoro de Antikva Historio ĉe la Institute for Advanced Study en Princeton (Nov-Ĵerzejo) de 1980 ĝis sia emeritiĝo en 2006. Li estas la verkinto de pli ol dekdu libroj kaj publikigis pli ol 300 artikolojn pli la historio kaj kulturo de antikva Grekio, Romio kaj la Proksima Oriento samkiel pri la klasika tradicio de postaj jarcentoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ksenofono, Ἀθηναίων πολιτεία / Constitution of the Athenians, eldono kaj traduko, Harvard University Press, 1968
  • Augustus and the Greek World (Oksfordo, 1965)
  • Greek Sophists in the Roman Empire (Oksfordo, 1969)
  • Julian the Apostate, Harvard University Press, 1978
  • Gibbon's Historical Imagination (Stanford, 1988)
  • Hellenism in Late Antiquity [Jerome Lectures] (Michigan and Cambridge University Press, 1990)
  • Fiction as History, from Nero to Julian [Sather Classical Lectures] (University of California Press, 1994), rete legebla ĉe la Universitato de Kalifornio.
  • Martyrdom and Rome [Wiles Lectures] (Cambridge University Press, 1995)
  • Roman Arabia, Harvard University Press, 1983 (unua poŝlibra eldono en 1994)
  • Late Antiquity: A Guide to the Postclassical World eldonita kun Peter Brown kaj Oleg Grabar, Harvard University Press, 1999
  • Interpreting Late Antiquity, Harvard University Press, 2001
  • Mosaics as History: The Near East from Late Antiquity to Islam, Harvard University Press, 2006
  • Lorenzo Valla, La falsa donazione di Costantino / On the Donation of Constantine, eldono kaj traduko, Harvard University Press, 2007
  • From Gibbon to Auden: Essays on the Classical Tradition, Oxford University Press, 2009
  • The Throne of Adulis: Red Sea Wars on the Eve of Islam, Oxford University Press, 2013