Cândido Rondon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cândido Rondon
Persona informo
Naskonomo Cândido Mariano da Silva
Naskiĝo 5-an de majo 1865 (1865-05-05)
en Santo Antônio de Leverger,  Brazila Imperio
Morto 19-an de januaro 1958 (1958-01-19) (92-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Tombo Cemitério de São João Batista
Lingvoj brazilportugalaportugala
Ŝtataneco Brazilo
Subskribo Cândido Rondon
Okupo
Okupo esploristo • diplomato • sertanista • inĝenieromilitisto
vdr
juna Cândido Rondon en la Amazona Baseno

Cândido Mariano de Silva Rondonmarŝalo Rondon (naskiĝis la 5-an de majo 1865, mortis la 19-an de januaro 1958) estis brazila armea oficiro, kiu plej famiĝis pro sia esplorado de Mato-Groso kaj la okcidenta Amazona Baseno kaj pro sia dumviva subteno de brazilaj indiĝenoj. Li estis la unua direktoro de la brazila Nacia Indiana Fondaĵo (SPI/FUNAI) kaj apogis la kreadon de la Ŝingua Nacia Parko. La brazila subŝtato Rondonio estas nomita laŭ li. Li fariĝis marŝalo, la plej alta armea rango en Brazilo.