Ŝinguoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝinguino
Indiĝenaj Mehinakoj en 1894

Ŝinguoj estas la nomo por la indianoj vivantaj ĉe la supra fluejo de la rivero Ŝinguo en la brazila Mato-Groso. Ŝinguoj estas arnomo por pluraj grupoj, kiuj parolas kvar malsamajn lingvojn.

En la jarcentoj post la invado de la eŭropanoj ili estis rifuĝintaj el diversaj landopartoj fuĝante de koloniistoj en la regionon ĉe la supra fluejo de Río Xingú. Fine de la 19-a jarcento proksimume 3.000 el la indiĝenoj vivis ĉe la supra Ŝinguo, kies kaskadoj protektis ilin kontraŭ eŭropaj enpenetrantoj. Ĝis la mezo de la 20-a jarcento post preskaŭa ekstermo per epidemioj kiel gripo, morbilo kaj malario restis nur malpli ol 1.000 supervivantoj.

Du brazilanoj, Orlando Villas Bôas kaj lia frato, tenis ĉi tie de 1946 ĝis 1973 administran kaj komercan postenon kaj kontribuis esence al tio, ke oni instalis ĉe la Supra Ŝinguo en la jaro 1961 la ŝinguo-protektejon Parque Indígena do Xingu, por proponi al la restintaj indiĝenoj ŝirmon. Tio kaŭzis, ke la nombro de la ŝinguoj vivantaj ĉi tie en 32 loĝlokoj denove kreskis al 3.000 loĝantoj, la duono el ili aĝas malpli ol 15 jarojn. La ŝinguoj vivantaj en ĉi tiu regiono havas malgraŭ malsamaj lingvoj tute similajn tradiciojn kaj sociajn sistemojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]