Camille Jenatzy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camille Jenatzy
"La Jamais Contente" kun Camille Jenatzy
"La Jamais Contente" kun Camille Jenatzy
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1868 (1868-11-04)
en Schaarbeek
Morto 7-an de decembro 1913 (1913-12-07) (45-jaraĝa)
en Habay
Mortokialo ĉasakcidento
Tombo Laeken Cemetery
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo inĝeniero • aŭtosportisto • aŭtomobilo-faranta firmao • rally driver
vdr
"La Jamais Contente".
"La Jamais Contente"; malantaŭa rado, rekonstruaĵo de Museum Autovision, Altlußheim, Germanio.

Camille Jenatzy (* 1868; † 1913) estis belga aŭtokonkursa ŝoforo.

Jenatzy, kiu post sia ruĝa barbo kaj kuraĝega stira stilo estis nomita "Ruĝa diablo", komencis fine de la 19-a jc konstrui aŭtomobilon, per kiu li volis atingi antaŭ ĉio rapidan mond-rekordon. En aprilo de 1899 stiris li la memkonstruitan, cigaroforman elektroaŭton "Jamais Contente" (Neniam Kontenta), kiu atingis la novan rekordon de 105,3 km/h. Tiu monda rekordo estis dum tri jaroj ne trapasita.

Li komencis sian karieron per Mors, li iĝis la 7-a ĉe la Tour de France por aŭtomobiloj en 1899. En 1903 li iris al Mercedes, per kiu li iĝis la 14-a ĉe rompita konkurso Paris-Madrid 1903, sed akiris la unuan internacian venkon dum Gordon Bennet-Cup 1903 por la germana marko. Ĉe Gordon-Bennett-konkurso 1904 en Homburg li estis dua, sed li havis bonŝancon, ĉar trajno preskaŭ trafis lin dum trapaso de kruciĝo. Post tiu ŝoko, lia gvidstilo ne estis tiel kuraĝega kiel antaŭe. Per Mors kaj Mercedes provis li sin ĝis 1910 ĉe konkursoj, sed sen grava sukceso.

Jenatzy mortis en 1913 pro ĉasakcidento: iu ĉasisto pensis lin apro (aŭ virkapreolo) kaj pripafis lin.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]