Matvej Blanter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matvej Blanter
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1903 (1903-01-28)
en Poĉep
Morto 27-an de septembro 1990 (1990-09-27) (87-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Q16669119
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto
Verkoj Katjuŝa
vdr
Naskoloko de Matvej Blanter.

Matvej Isaakoviĉ Blanter (ruse Матвей Исаакович Блантер) (La 10-a de februaro [laŭ julia kalendaro: 28a de januaro.] 1903 – 27a de septembro 1990) estis unu el plej elstaraj komponistoj de popolaj kantoj kaj kinmuziko en Sovetunio. Inter multaj aliaj verkoj, li verkis la internacie faman "Katjuŝa" (1938), kantita ĝisnune en multaj landoj tra la tuta mondo. Li estis aktiva kiel komponisto ĝis 1975, produktante pli ol du mil kantojn.