Friedrich von Wallenrode

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Wallenrode
Marŝalo de la Ordeno de germanaj kavaliroj
Persona informo
Naskiĝo 14-a jarcento
Morto 15-an de julio 1410 (1410-07-15)
en Grunwald, Varmia-Mazuria Provinco
Religio katolikismo vd
Familio
Familio Wallenrode
Gefratoj Konrad von Wallenrode vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich von Wallenrode (m. la 15-an de julio 1410 apud Grunwald (distrikto Ostróda) − alta marŝalo de la Ordeno de germanaj kavaliroj pereinta en la batalo de Grunwald.

Friedrich von Wallenrode estis frato de la alta majstro Konrad von Wallenrode. Lia nevo estis ankaŭ Johann von Wallenrode, kiu en la jaroj 1393-1416 estis ĉefepiskopo de Rigo kaj en 1418-1419 episkopo de Lieĝo. Friedrich von Wallenrode antaŭ 1393 estis vokto de Tczew. Tiutempe lia frato, alta majstro de la Ordeno de germanaj kavaliroj Konrad von Wallenrode ankaŭ aktivis ekonomie kaj koloniige en Prusio. Laŭ lia iniciato oni fondis en 1393 novan komandorejon kun la sidejo en Ryn. Ĝia unua estro iĝis Friedrich von Wallenrode. Post 1396 li estis ankaŭ komandoro de Gniew, Brodnica kaj fine de Królewiec. Kiel komandoro de Królewiec li samtempe plenumis funkcion de la granda marŝalo de la Ordeno de germanaj kavaliroj. En la batalo de Grunwald Friedrich von Wallenrode komandis maldekstran alon de la ordena armeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]