De Stijl
De Stijl (prononco en nederlanda [də ˈstɛil]), en nederlanda "La Stilo", konata ankaŭ kiel novplastikismo, estis nederlanda arta movado fondita en 1917 en Amsterdamo. De Stijl konsistis el artistoj kaj arkitektoj.[1] En pli larĝa senso, la termino De Stijl estis uzata por referenci al verkaro el 1917 al 1931 fondita en Nederlando.[2][3] Proponantoj de De Stijl proponis pure abstraktadon kaj universalecon pere de redukto al la esenco de formo kaj koloro; ili simpligis vidajn komponaĵojn al vertikalo kaj horizontalo, uzante nur nigran, blankan kaj bazajn kolorojn.
De Stijl estas ankaŭ la nomo de gazeto kiu estis publikigita de la nederlanda pentristo, desegnisto, verkisto, kaj kritikisto Theo van Doesburg (1883–1931) kiu utilis por disvastigi la teoriojn de la grupo. Ĉe van Doesburg, la ĉefaj membroj de la grupo estis la pentristoj Piet Mondrian (1872–1944), Vilmos Huszár (1884–1960), kaj Bart van der Leck (1876–1958), kaj la arkitektoj Gerrit Rietveld (1888–1964), Robert van 't Hoff (1887–1979), kaj Jacobus Oud (1890–1963). La arta filozofio kiu formis bazon por la verkaro de la grupo estas konata kiel novplastikismo — la nova plastika arto (aŭ Nieuwe Beelding en nederlanda).
Referencoj kaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Referencoj
- ↑ Linduff, David G. Wilkins, Bernard Schultz, Katheryn M.. (1994) Art past, art present, 2‑a eldono, Englewood Cliffs, N.J.: Prentice Hall, p. 523. ISBN 0-13-062084-X.
- ↑ De Stijl. Tate Glossary. The Tate. Alirita 2006-07-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-02-11. Alirita 2016-09-03.
- ↑ Curl, James Stevens. (2006) A Dictionary of Architecture and Landscape Architecture. Oxford University Press. ISBN 0-19-860678-8.
- Fontoj
- De Stijl Architecture. Design Arts. Art and Culture. Arkivita el la originalo je 2006-03-27. Alirita 2006-07-31.
- . Towards a plastic architecture. Translation of original published in De Stijl, XII, 6/7. Architecture & CAAD (1924). Arkivita el la originalo je 2005-11-28. Alirita 2006-07-31.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Blotkamp, Carel (eld.). (1982) De beginjaren van De Stijl 1917–1922. Utrecht: Reflex.
- Blotkamp, Carel (eld.). (1996) De vervolgjaren van De Stijl 1922–1932. Amsterdamo: Veen.
- Jaffé, H. L. C.. (1956) De Stijl, 1917–1931, The Dutch Contribution to Modern Art, 1‑a eldono, Amsterdamo: J.M. Meulenhoff.
- (2011) The Story of De Stijl. Lund Humphries. ISBN 978-1-84822-094-2.
- Overy, Paul. (1969) De Stijl, 1‑a eldono, Londono: Studio Vista.
- White, Michael. (2003) De Stijl and Dutch Modernism. Manchester [etc]: Manchester University Press.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- De Stijl
- De Jakob van Domselaer Proeven van Stijlkunst, rara registro.
- Eseo pri Mondrian and mysticism Skanaĵo de la kompleta unua volumo dela gazeto.