Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1699 (1699-02-17)
en Krosno ĉe la Odro
Morto 16-an de septembro 1753 (1753-09-16) (54-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof I der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo
Verkoj St. Hedwig's Cathedral
Rheinsberg Palace
Sanssouci
vdr
Knobelsdorff en 1732

Georg Wenzeslaus von KNOBELSDORFF (naskiĝis la 17-an de februaro 1699 en la bieno Gut Kuckädel (ekde 1945 pole Kukadło) proksime de Crossen an der Oder (ekde 1945 pole Krosno Odrzańskie); mortis la 6-an de septembro 1753 en Berlino) estis komence soldato, poste portreta kaj pejzaĝa pentristo, teatra direktoro, pejzaĝa kaj parka arkitekto, kaj salona dekoristo, sed precipe arkitekto en la servo de la reĝo Frederiko la 2-a de Prusio. Lia persona rilato al la kronprinco kaj posta reĝo unue estis harmonia, preskaŭ amika, poste pli kaj pli tensia kaj fine pli-malpli interpaciĝinta. En nur proksimume du jardekoj li planis grandan kvanton da kasteloj, burĝaj vilaoj, kolonejoj, obeliskoj, parkoj ktp., kiuj forte influis la suman aspekton de la rezidaj urboj Berlino kaj Potsdamo. Aparte konata estas la impresa kastelo Sanssouci en Potsdamo. Multaj el liaj konstruaĵoj poste estis ŝanĝitaj aŭ detruitaj, plej forte kompreneble dum la Dua Mondmilito, sed multo ankaŭ dum la sekva, kontraŭmonarkia komunisma reĝimo de la ŝtato Germana Demokratia Respubliko, sed signifa parto tamen konserviĝis aŭ povis esti rekonstruita.

Knobelsdorff estis entuziasma artokolektanto, fakto nekonata ĝis la ĵusa malkovro de malnovaj inventariaj listoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Engel: Die Knobelsdorffsche Kunstsammlung. In: Tilo Eggeling, Ute-G. Weickardt (Eld): Zum Maler und zum großen Architekten geboren. Georg Wenzeslaus von Knobelsdorff, 1699–1753. pp. 150–163, 294–295.