Jane Rosenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jane Rosenthal
en la Filmfestivalo de Tribeca en 2012
Persona informo
Jane Rosenthal
Naskiĝo 21-an de septembro 1956 (1956-09-21) (67-jaraĝa)
en Providence
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato BrownUniversitato de Novjorko vd
Familio
Edz(in)o Craig Hatkoff vd
Profesio
Okupo filmproduktoro vd
Aktiva dum 1992– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jane Rosenthal - naskiĝis la  21-an de septembro 1956(nun 1956-09-21), do nun 67-jara) - estas usona produktistino de kinejaj filmoj. En 1989 ŝi kun la aktoro Robert De Niro fondis la filmproduktan firmaon Tribeca Productions, en la urbokvartalo Tribeca de Malalta Manhatano, centra parto de la urbego Novjorko, per kiu ŝi sekve produktis filmojn, kaj en 2002 en la sama urbokvartalo kun Robert De Niro kaj kun sia edzo Craig Hatkoff fondis la internacian filmfestivalon de Tribeca. Gazetaraj raportoj pri la fondiĝo substrekis ke la iniciato estis reago al la terorismaj atencoj de la 11-a de septembro 2001, kiuj forte bremsis la publikan vivon en Malalta Manhatano, kvankam ŝajnas ke la planadoj jam komenciĝis antaŭ la tago de la katastrofo. La grupo de fondintaj aktoroj samtempe kun la festivalo ankaŭ vivigis filminstituton je la nomo Tribeca Film Institute, kiu funkcias kiel oficiala okaziganto de la festivalo, sed ankaŭ per aliaj projektoj subtenas kinajn produktaĵojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]