Sanai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanai
Persona informo
Naskiĝo 1080
en Gazni
Morto 1131/1141
en Gazni
Religio islamo vd
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Gaznavida Imperio vd
Profesio
Okupo poeto • filozofo vd
Verkado
Verkoj La enmura ĝardeno de vero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hakīm Abu-l-Maĝd Maĝdūd ibn Ādam Sanā'ī Ghaznavi (perse حکیم ابوالمجد مجدود ‌بن آدم سنایی غزنوی), kutime nomata Sanai, estis Persa poeto kiu vivis en Ghazni inter la 11a jarcento kaj la 12a jarcento en kio estas nune Afganio. Li mortis inter 1131 kaj 1141.[1]

Sanai estis sunaisma islamano.[2] Li estis konektita kun la kortego de Gaznavida Bahram-Ŝaho kiu regis dum 1117 – 1157.[3]

Li verkis enorman kvanton de mistika versaro, el kio La enmura ĝardeno de veroHadikat al Hakika (حدیقه الحقیقه و شریعه الطریقه) estas lia majstroverko kaj la unua persa mistika eposo de Sufiismo. Dediĉita al Bahram-Ŝaho, la verko esprimas la ideojn de la poeto pri Dio, amo, filozofio kaj racio.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C.E. Bosworth, The Later Ghaznavids, 108.
  2. Edward G. Browne, A Literary History of Persia from the Earliest Times Until Firdawsh, 543 pp., Adamant Media Corporation, 2002, ISBN 978-1-4021-6045-5, ISBN 978-1-4021-6045-5 (see p.437)
  3. Ghulam Abbas Dalal, Ethics in Persian Poetry. (Abhinav Publications, 1995), 95.
  4. "Sanāʾī." Encyclopædia Britannica. 2008. Encyclopædia Britannica Online. 15 Jul. 2008 <http://www.britannica.com/EBchecked/topic/521711/Sanai>.