Judith Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Judith Miller
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1948 (1948-01-02) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Ohia Ŝtata UniversitatoBarnard College • Princeton School of Public and International Affairs • Universitato PrincetonUniversitato Kolumbio
Familio
Patro Bill Miller
Frat(in)o Jimmy Miller
Edz(in)o Jason Epstein
Okupo
Okupo milita ĵurnalisto • ĵurnalistoverkisto
TTT
Retejo http://www.judithmiller.org
vdr

Judith (Judy) MILLER (n. 2-an de januaro 1948 en Novjorko) estas ĵurnalisto de New York Times kiu specialiĝis pri sekurecaj problemoj. Ŝi ricevis la prestiĝan Pulitzer-premion.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Judy Miller naskiĝis en New York kaj plenkreskis en Miami kaj Los Angeles. Ŝi studis en Princeton kaj ricevis la magistran gradon de Woodrow Wilson School of Public and International Affairs. Ekde la fruaj 70-aj jaroj laboris ŝi kiel ĵurnalistino en Orient-Azio.

Ekde 1977, ŝi estas raportistino por New York Times en Washington (D.C.), ekde 1983 en Kairo. Ŝi estis tie la unu virino en la burogvida posteno.

En 1993 edzinigis ŝin Jason Epstein (*1930), publicisto kaj eldonisto (Random House, Anchor Books de Bertelsmann).

Ŝi estis enprizonigita en 2005, ĉar ŝi ne malkovris sian informfonton por artikolo rilate al la iraka milito.

Judith Miller kaj Matthew Cooper interparolis en julio de 2003 kun registaranoj, kiuj sciigis ke Valerie Plame (edzino de Joseph Wilson, kiu estis ambasadoro en Nigero) estas CIA-agento. Tio estis venĝo, ĉar la edzo publikigis malatestan leteron en la The New York Times, en kio li refutis, ke Sadam Husejn volis aĉeti uranercon en la afrika Nigero. La aĉeto de uranerco estis unu el la ĉefa akuzoj de Usono por atako de Irako.

Judith Miller ĉesis sian laborkontrakton kun New York Times la 10-an de novembro 2005.

Verkoj[redakti | redakti fonton]