Onklo Vanja
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Onklo Vanja (ruse: Дядя Ваня – Djadja Vanja) estas teatraĵo de la rusa aŭtoro Anton Ĉeĥov. Ĝi por la unua fojo estis publikigita en 1897 kaj surscenigita en 1899 en produktaĵo de la Moskva Arta Teatro, reĝisorita de Konstantin Stanislavski.
La teatraĵo skizas la viziton de pliaĝa profesoro kaj lia ŝika, multe pli juna dua edzino, Jeléna, al la rura bieno kiu subtenas ilian urban vivostilon.