Gustav Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Werner
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1809 (1809-03-12)
en Zwiefalten
Morto 2-an de aŭgusto 1887 (1887-08-02) (78-jaraĝa)
en Reutlingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo teologo • pedagogo
vdr
Poŝtmarko de 1949 pri la Gustav-Werner-fondaĵo

Gustav Albert WERNER (naskiĝinta la 12-an de marto 1809 en Zwiefalten, mortinta la 2-an de aŭgusto 1887 en Reutlingen) estis germana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Werner kontraŭvole demisiis en 1841 kiel kampara paroĥestro en Walddorf apud Tübingen pro sia pieco rezignanta pri iu konfesia sinligo kaj influoj de la doktrinoj de Emanuel Swedenborg. Per diligenta kaj sindona predikado li arigis multajn homojn dum siaj oftaj vojaĝaj predikadaj. En Reutlingen li fondis la helpodomon (orfejon) Gotteshilfe kaj aĉetis paperfabrikon.

El tio naskiĝis la t.n. Institutoj werner-aj kaj poste fondaĵo (Wernersche Anstalten; Gustav Werner-Stiftung zum Bruderhaus in Reutlingen), kiuj provis kombini modernan industrion kaj socialismon kristanan. La socialaj demandoj, laŭ Werner, solviĝu praktike kaj konkrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540, kio legeblas tie chi interrete.