Mohamed Temam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohamed Temam
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1915 (1915-02-23)
en Alĝero
Morto 15-an de julio 1988 (1988-07-15) (73-jaraĝa)
en Alĝero
Lingvoj franca
Ŝtataneco Alĝerio
Okupo
Okupo iluministo • pentristo • poŝtmarkdesegnisto
vdr

Mohamed TemmamMohamed Temam (23a de februaro 1915, Alĝero - 15a de julio 1988, Alĝero) estis unu el plej elstaraj artistoj de Alĝerio kiu mastris same la tradician pentrarton, ĉefe la miniaturo kaj la libropentrarto, kiel la moderna pentrarto ĉefe por portretoj kaj pejzaĝoj. Li estis ankaŭ tre bonkvalita violonisto.

Li studis en Alĝero kaj poste en Parizo de 1936 al 1939. Li poste loĝos en tiu urbo kaj en aliaj lokoj de Eŭropo preskaŭ tridek jaroj. Dum tiu periodo li ornamlaboras ĉe fabriko de porcelano de Sèvres. Dum la Dua Mondmilito li estis prizonulo. Post la Sendependiĝo li revenis al Alĝerio kaj ricevis honorajn postenojn. Lia bildo aperas en unu alĝeria poŝtmarko dum en alia aperas unu artaĵo lia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peintres algériens, textes d'Edmond Michelet et Mourad Bourboune, Musée des arts décoratifs de Paris, Paris, 1964.
  • Mohammed Khadda, Éléments pour un art nouveau, SNED, Alger, 1972 (p. 49).
  • Musées d'Algérie, l'Art Populaire et Contemporain, Collection Art et Culture, Ministère de L'Information et la Culture, SNED, Alger, 1973.
  • Mohammed Khadda, Feuillets épars liés, SNED, Alger, 1983.
  • Dalila Mahhamed-Orfali, Chefs d'œuvre du Musée national des beaux-arts d'Alger, Alger, 1999 (reproduction : L'homme en bleu, n° 79).
  • Mansour Abrous, Les artistes algériens, Dictionnaire biographique, 1917-1999, Alger, Casbah éditions, 2002 (p. 212-214).
  • Le XXe siècle dans l’art algérien, (textes de Ramon Tio Bellido, Malika Dorbani Bouabdellah, Dalila Mahammad Orfali et Fatma Zohra Zamoum), Château Borély, Marseille / Orangerie du Sénat, Paris, avril-août 2003 (ISBN 2950676812) (p. 34-37 et p. 201-202).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]