István Márta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Márta
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1952 (1952-06-14) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponisto
vdr

István MÁRTA [iŝtvAn mArta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Márta István estas hungara komponisto, muzikisto, instruisto, teatrestro.

István Márta [1] naskiĝis la 14-an de junio 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Márta frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1975. Dum la studentaj jaroj li plenumis diversajn muzikajn taskojn en teatroj, kluboj, festivaloj, eĉ en 1973 li kolektis kantojn inter Ĉangohungaroj de Moldavio. Post siaj studoj li daŭre partoprenis en la hungara muzika vivo (koncertoj, festivaloj, aranĝaĵoj). Li apartenis ankaŭ al orkestro kiel klavicenisto. En la fruaj 1980-aj jaroj li instruis en la menciita muzika mezlernejo, post jaroj li estis muzika gvidanto de diversaj teatroj. Ekde 1989 li estis motoro de festivalo en Kapolcs. Inter 1998 kaj 2012 li estis teatrestro de Nova Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premiojn inter 1979-2013. Li havas edzinon, kiu naskis dufoje.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Munkásoperettmuzikalo (1985)
  • Liliomfi – muzika teatraĵo (1997)
  • Történetek az elveszett birodalomból – filma muziko (2005)
  • Rákosi - dokumentfilma muziko (2016)

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]