Adolf Ficker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Ficker
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1816 (1816-06-13)
en Olomouc
Morto 12-an de marto 1880 (1880-03-12) (63-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo ekonomikistoinstruisto • statistikisto
vdr

Adolf FICKER (naskiĝinta la 13-an de junio 1816 en Olomouc, mortinta la 12-an de marto 1880 en Vieno) estis aŭstra-morava pedagogo kaj statistikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ficker deĵoris inter 1840–53 kiel instruisto ĉe liceo en Ljubljano, ĉe la Altlernejo de Olomouc kaj ĉe gimnazio en Ĉernivco. En 1853 li iĝis ministeria sekretario ĉe la Centro pri administra statistiko en Vieno. En 1864 li fariĝis ties estro. En 1870 Ficker iĝis respondeculo pri gimnazioj kaj nehumanismaj gimnazioj ene de la Ministerio pri edukado en Vieno kaj en 1873 prezidanto de la Statistika centrala komisiono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj sciencaj skribaĵoj menciindas jenaj:

  • »Darstellung der Landwirtschaft und Montanindustrie der Bukowina« (Wien 1854)
  • »Die Bevölkerung der österreichischen Monarchie« (Gotha 1860)
  • »Die Bevölkerung Böhmens« (Wien 1864)
  • »Völkerstämme der österreichisch-ungarischen Monarchie« (Wien 1869)
  • »Geschichte, Organisation und Statistik des österreichischen Unterrichtswesens« (Wien 1871, 2 partoj)
  • »Jahresberichte des Unterrichtsministeriums für 1870–1872« (Wien 1871–73)

En 1875 li fondis la gazeton »Statistische Monatsschrift«, kiun poste eldonis la viena "K.k. statistische Zentralkommission".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schwab, Adolf Ficker, Wien 1880

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 546, kio interrete legeblas tie ĉi