Deklinacio (gramatiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deklinacio en gramatiko estas modifado de substantivo, adjektivopronomo en diversaj nombroj kaj kazoj, tial ĝi estas nomata ankaŭ kazaro. En kelkaj lingvoj, kiel ekzemple la finna, estona, ĉiuj baltaj kaj multaj slavaj lingvoj, la deklinacio ankaŭ okazas ĉe la numeraloj.

La rimedoj por esprimi la nombrojn kaj kazojn en lingvoj estas tre variaj. Kelkaj lingvoj nur ŝanĝas vortordon, aliaj la akcenton, pluralon oni povas esprimi per duobligo aŭ nur per numeralo, kazojn per prepozicioj, sed ĉio estas esprimebla ankaŭ per modifo de la vortformo.

Pri deklinacio aŭ fleksado de vortoj oni kutime parolas tiam, kiam temas pri la lasta maniero, nome pri la modifado de la vortformo. La vorton eblas modifi per ŝanĝo de la vortradiko (kutime de la radika vokalo) aŭ per prefiksoj kaj sufiksoj aŭ per ŝanĝo aŭ forpreno de la finaĵoj.

La deklinacio kutime rilatas nur al la kazaro en unu nombro, sekve ni parolas pri deklinacio en la singularo kaj pri deklinacio en la pluralo, sed la kreado de pluralo mem ne estas konsiderata kiel deklinacio.

Tial oni diras, ke la Esperanta deklinacio estas dukaza (nominativo - akuzativo), kvankam tio rezultigas kvar formojn, du singularajn (patro - patron) kaj du pluralajn (patroj - patrojn).

La nombro de kazoj diferencas en la unuopaj lingvoj. Ekz. la germana estas kvarkaza, la latina seskaza, la ĉeĥa sepkaza, la cigana okkaza k.s.

Ekzemplo por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kazo Singularo Pluralo
Nominativo la bela domo la belaj domoj
Genitivo de la bela domo de la belaj domoj
Dativo al la bela domo al la belaj domoj
Akuzativo la belan domon la belajn domojn

Ekzakte la sama skemo valoras por ĉiuj substantivoj kaj adjektivoj. Nur tiuj formoj ekzistas. Naciaj lingvoj de ne aglutina tipo (aglutina lingvo) ofte havas multajn diversajn deklinaciojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]