Chariots of Fire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chariots of Fire
filmo
Originala titolo Chariots of Fire, Les Chariots de feu
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 30 mar. 1981, 7 maj. 1982, 26 sep. 1981, 31 mar. 1981, 15 maj. 1981, 9 apr. 1982, 1981
Ĝenro filmbiografio, sportfilmo, filma dramo, historifilmo
Kameraado David Watkin
Reĝisoro(j) Hugh Hudson
Produktisto(j) David Puttnam • Dodi Fayed
Scenaro Colin Welland
Filmita en Edinburgo
Loko de rakonto ParizoAnglio
Muziko de Vangelis
Rolantoj Ben Cross • Ian Charleson • Cheryl Campbell • Nigel Havers • John Gielgud • Ian Holm • Alice Krige • Kenneth Branagh • Stephen Fry • Lindsay Anderson • Richard Griffiths • Nigel Davenport • Brad Davis • David Yelland • Dennis Christopher • Nicholas Farrell • Patrick Magee • Yves Beneyton • Struan Rodger • Peter Egan • Daniel Gerroll • John Young • Yvonne Gilan • Benny Young • Patrick Doyle • Ruby Wax
Produktinta firmao Allied Stars Ltd
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • National Board of Review Award for Best Film • Toronto International Film Festival People's Choice Award
IMDb
vdr

Chariots of Fire (fajrĉaroj) estas brita historia drama filmo de 1981. Ĝi rakontas la ver-bazan historion de du atletoj en la Somera Olimpiko 1924: nome Eric Liddell, skota kristano kiu kurkonkurencis pro religiaj tialoj, kaj Harold Abrahams, angla judo kiu kurkonkurencis por superi antaŭjuĝojn.

La filmo estis planita kaj produktorita de David Puttnam, verkita de Colin Welland, kaj reĝisorita de Hugh Hudson. Ben Cross kaj Ian Charleson aktoris kiel Abrahams kaj Liddell, kun Nicholas Farrell, Nigel Havers, Ian Holm, Lindsay Anderson, John Gielgud, Cheryl Campbell, kaj Alice Krige en subtenaj roloj.

Ĝi estis nomumita por sep Oskar-premioj kaj atingis kvar, inklude tiun de Plejbonkvalita Filmo kaj Plejbonkvalita Scenaro. Ĝi estis rangigta la 19a en la listo de la British Film Institute nome Top 100 British films. La filmo menciindas ankaŭ pro sia memorinda elektronika muziktemo plenumita de Vangelis, kiu ricevis la Oskar-premion pro Plejbonkvalita Originala Muziko.

La titolo de la filmo estis inspirita de la linio, "Bring me my chariot of fire" (alportu al mi la fajrĉaron) el poeziaĵo de William Blake adaptita en la populara Britia himno "Jerusalem"; tiu himno estas aŭdata fine de la filmo.[1] La origina esprimo "fajrĉaro" estas el 2 Reĝoj 2:11 kaj 6:17 en la Biblio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dans, Peter E. Christians in the Movies: A Century of Saints and Sinners. Rowman & Littlefield, 2009. p. 223. [1] Alirita la 11an de Junio 2017.