M-Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
M-Muzeo
muzeo • kolekto
Lando Belgio vd
Situo Loveno
Adreso Leopold Vanderkelenstraat 28
Poŝtkodo 3000
Estiĝo 2009
Koordinatoj 50° 52′ 44″ N, 4° 42′ 16″ O (mapo)50.878894.70444Koordinatoj: 50° 52′ 44″ N, 4° 42′ 16″ O (mapo)
M-Muzeo (Belgio)
M-Muzeo (Belgio)
DEC
M-Muzeo
M-Muzeo
Situo de M-Muzeo
Map
M-Muzeo
Retpaĝo https://www.mleuven.be/
vdr
Interne de la muzeo
Bonveniga teksto en Esperanto ĉe la enirejo de la muzeo!

La M-Muzeo (nederlande M-Museum Leuven) estas muzeo en Loveno, ĉe la loko de la antaŭa urba muzeo Vander Kelen-Mertens. La muzeo havas sian propran kolekton de ĉirkaŭ 46 000 verkoj. La malfermo okazis la 20-an de septembro 2009 fare de la belga princino Mathilde kaj la nederlanda princino Máxima.

La arkitekto Stéphane Beel integris historiajn trajtojn kaj modernan arkitekturon ĉirkaŭ bela korto. La dezajnisto estis komisiita por integri la novajn konstruaĵojn kun ekzistantaj konstruaĵoj, placoj kaj artaj verkoj. La tuta areo de la muzeo estas 13 500 kvadrataj metroj.

En la muzeo troviĝas krom ekspoziciejoj ankaŭ M-kafejo, M-butiko, aŭditorio, infana ateliero, korto kaj loko por laborsesioj. Vido de la urbo estas ofertata ĉe diversaj lokoj en la muzeo. La muzeo havas tegmentan terason.

Permanenta kolekto kaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La historia kolekto de M enhavas unikajn pentraĵojn de malfrua gotiko (15-a kaj 16-a jarcento) kaj belegan kolekton de bildoj (19-a jarcento). La kolekto de M enhavas verkojn de Dirk Bouts, Rogier Van der Weyden, Constantin Meunier, Jef Lambeaux kaj aliajn. La kolekto inkluzivas pentrarton kaj skulptaĵojn, fotojn, filmon kaj arkitekturon). La muzeo proponas tra la tuta jaro multajn agadojn kiel ekzemple familiajn dimanĉojn, infanajn atelierojn, turneojn, prelegojn, libroprezentojn.

Permanenta kolekto[redakti | redakti fonton]

La permanenta kolekto, kiu konsistas de arto produktita en Loveno kaj Brabanto inter la mezepoko kaj la 19-a jarcento, rakontas la historion de la urbo vidita de la artoj. La grafika verkaro de Anto Carte, James Ensor kaj Eugène Laermans estas montritaj. La permanenta kolekto konsistas el 46 000 pecoj.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la permanenta kolekto, M prezentas portempajn ekspoziciojn de malnovaj mastroj kaj nuntempaj artistoj. Ampleksaj ekspozicioj de belgaj kaj internaciaj bildartistoj estas kombinita kun pli eksperimentaj projektoj de junaj talentuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo M - Museum Leuven en la nederlanda Vikipedio.