Constantin Meunier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constantin Meunier
Persona informo
Aliaj nomoj Meunier, C • Meunier, Constantin Emile • Mene, Konstantin
Naskiĝo 12-an de aprilo 1831 (1831-04-12)
en Etterbeek
Morto 4-an de aprilo 1905 (1905-04-04) (73-jaraĝa)
en Elsene
Tombo Ixelles Cemetery
Lingvoj franca
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Akademio de Belartoj de FrancioBrusela Reĝa Akademio de Belaj Artoj
Familio
Frat(in)o Jean-Baptiste Meunier
Infano Karl Meunier
Parencoj Georgette Meunier
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • vidartisto
Verkoj In the Black Country
TTT
Retejo https://www.fine-arts-museum.be/en/museums/musee-meunier-museum
vdr

Constantin Émile Meunier (naskiĝis la 12-an de aprilo 1831 en Etterbeek apud Bruselo; mortis la 4-an de aprilo 1905 en Elsene/Ixelles same apud Bruselo) estis belgia skulptisto kaj pentristo. Lia verkaro apartenas al la ĝenro naturalismo.

Komence de sia arta kariero, Meunier pentris, precipe bildojn de religiaj temoj. Ekde 1880 li koncentriĝis pri la bildigo de laboristoj. Li konvinkiĝis ke tiun temaron li pli bone povas trakti per skulptistaj metodoj, kaj de tiam precipe agis kiel kreanto de skulptaĵoj. Socie li precipe konatiĝis kaj rekoniĝis pro siaj skulptaĵoj de laborantaj homoj. La idealigitan bildigon de laborantaj homoj en la 20-a jarcento daŭrigis la ideologie motivigita ĝenro de "socialisma realismo".

Retrorigarde, Constantin Meunier kaj George Minne konsideratas la plej signifaj belgiaj skulptistoj de la 19-a jarcento.

En Elsene/Ixelles nun aparta muzeo de la Reĝaj Muzeoj por Belaj Artoj de Belgio dediĉiĝas al lia verkaro.