Métal hurlant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Métal hurlant

emblemo

comic magazine • comics anthology • komikslibro
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Pierre Dionnet
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr

Métal hurlant (laŭvorta traduko: "Krianta metalo")[1] estas franca komiksa antologio de sciencofikcio kaj hororaj historioj, kreita en Decembro 1974 fare de bildliteraturistoj Jean Giraud (pli bone konata kiel Mœbius) kaj Philippe Druillet kune kun la ĵurnalisto-verkisto Jean-Pierre Dionnet kaj la financa reĝisoro Bernard Farkas.[2]

Logoo de Métal hurlant.

Tiuj kvar estis kolektive konata kiel "Les Humanoïdes Associés" (Unuiĝintaj Homoidoj), kio iĝis la nomo de la publikiga entrepreno kiu publikigis Métal hurlant. Ĝi estis publikigita en Usono fare de National Lampoon laŭ la titolo Heavy Metal. [3]

Historioj[redakti | redakti fonton]

Historioj kiuj estis publikigitaj en Métal hurlant estas ekzemple jenaj:

  • Arzach
  • Druuna
  • Exterminator 17
  • Fragile de Stefano Raffaele
  • Jeremiah
  • Kraken
  • Lone Sloane
  • Milady 3000
  • The Zombies That Ate the World de Guy Davis kaj Jerry Frissen
  • The Long Tomorrow de Dan O'Bannon kaj Jean Giraud

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 29an de Januaro 2018.
  2. "Syfy Acquires French Skein "Metal Hurlant" (EXCLUSIVE)". Variety. [2] Alirita la 29an de Januaro 2018.
  3. ISSN 0336-4747 (Métal Hurlant Aventure).