Rakuten Kitazawa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rakuten Kitazawa
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1876 (1876-07-20)
en Ōmiya-ku
Morto 25-an de aŭgusto 1955 (1955-08-25) (79-jaraĝa)
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo japana bildliteraturisto • pentristo
vdr
Rakuten Kitazaŭa kreis la unuan modernan Japanan bildostrion. (Tagosaku to Mokube no Tōkyō Kenbucu,[1] 1902).

Yasuji Kitazawa 北澤 保次 (20a de Julio 1876 – 25a de Aŭgusto 1955), pli bone konata laŭ plumnomo Rakuten Kitazawa 北澤 楽天 aŭ japane Kitazawa Rakuten, estis japana artisto de mangao kaj nihonga. Li desegnis multajn karikaturojn kaj bildostriojn dum la jaroj el la fino de la Meiĵi-reformo laŭlonge de la komenco de la Ŝoŭa-erao. Li estas konsiderata de multaj historiistoj kiel la fondinta patro de moderna mangao ĉar lia verkaro estis inspiro por multaj pli junaj mangartistoj kaj animaciistoj.

Li estis la unua profesia kartunisto en Japanio, kaj la unua kiu uzis la terminon "manga" en sia moderna senco.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tagosaku kaj Mokube vizite en Tokio nome 田吾作と杢兵衛の東京見物Tagosaku to Mokube no Tokyo Kenbutsu
  2. La unua kartunisto kiu uzis la terminon "manga" en pli mallarĝa senco de "karikaturo" estis probable Ippyō Imaizumi, la antaŭanto de Rakuten kiel politika kartunisto aŭ karikaturisto de Jiji Ŝimpo, en 1892. Vidu 新聞漫画 [ĵurnala mangao] (PDF). Japana Ĵurnalisma Muzeo (japane). Arkivita el la originalo (PDF) en 22a de Julio 2011. [1] Alirita la 30an de Januaro 2018.