Iván Forray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iván Forray
Iván Forray (litografiaĵo de Josef Kriehuber (1853))
Iván Forray (litografiaĵo de Josef Kriehuber (1853))
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de aprilo 1817(nun 1817-04-17)
en Soborsin (Soborschin) (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 27-an de junio 1852
en Aŭstrio Vieno (Habsburga Imperio)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro András Forray
Frat(in)o Júlia Forray
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Grafo Iván Forray [forai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forray Iván estis hungara ĉambelano, magnato, vojaĝisto, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis soborsini.

Amikaro de Iván Forray pentrita de Joseph Heicke
Abesina virino sidas sur la planko (kolora litografiaĵo de Joseph Heicke laŭ pentraĵo de Iván Forray)

Iván Forray [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1817 en SoborsinSoborschin (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Săvârșin en Rumanio), li mortis la 27-an de junio 1852 en Vieno (Habsburga Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Iván Forray akiris filologian diplomon en 1834, en la sekva jaro juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En 1839 li estis parlamenta deputito de Szerém en parlamentejo de Zagrebo, en la sama jaro li estis ankaŭ senatano. En 1840 li faris vojaĝojn al okcidenta Eŭropo. Post 2 jaroj li vojaĝis en Italio, Malto, Egipto, Turka Imperio (nuntempa Sirio), poste al Rejno kaj Parizo. Dum la vojaĝoj li amatore, tamen talente pentradis, desegnadis. En 1847 li grafiĝis. Lia lasta vojaĝo okazis en Londono en 1852.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fegyverkészítő
  • Tanulmányok
  • Tivoli
  • Szent Pál kapuja Rómában
  • Tevék hajcsárral
  • Nepi romjai Olaszhonban
  • Rabszolgavásár Alexandriában
  • Indiai fejedelem (grafikaĵo)

Lia postmorta libro[redakti | redakti fonton]

  • Utazási Album Soborsini gróf Forray Iván eredeti rajzai és jegyzetei szerint (1859)

Fontoj[redakti | redakti fonton]