Szerém

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Szerém (serEm) estis historia reĝa departemento en la suda parto de la Hungara Reĝlando, pli precize en la plej orienta parto de Kroatio-Slavonio.

Hungara reĝlando kun Kroatio, loko de departemento Szerém
Rivereto Vuka enfluas Danubon

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 1910

Administracio[redakti | redakti fonton]

Estis 9 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:

La departemento estis grandparte ebenaĵa, norde troviĝas insulomonto Fruŝka Gora. Gravaj riveroj limis ĝin: sude Sava, oriente kaj norde Danubo.

En 895 la alvenintaj hungaroj trovis la lokon tre konvena por loĝadi pro la paŝtejoj, ebenaĵo kaj riveroj. La departemento fondiĝis en la 12-a j.c. el regiono Szerém kaj Vukovár. En 1521 la turkoj okupis la departementon. La Habsburga Imperio akiris la departementon en 2 fazoj, en 1688 kaj en 1718. En la malplenan regionon alvenis germanoj, kroatoj, hungaroj, slovakoj, rutenoj kaj precipe serboj, ĉar tiutempe sia lando estis turka regiono. Inter 1848-1860 formiĝis Unuiĝinta Vojevodio apartenanta al Aŭstrio el departementoj Bács-Bodrog, Szerém, Torontál, Temes kaj Krassó-Szörény. En 1868 la departemento redoniĝis al la Hungara-Kroata Reĝlando, tiam Hungario kaj Kroatio faris ŝanĝon: por departementoj Szerém, Verőce kaj Pozsega hungaroj ricevis havenurbon Fiume. Post 1918 ĝi apartenis al SHS (Serba-Kroata-Slovena Reĝlando), poste al Jugoslavio. Dume dum la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Kroatio. Ekde 1991 la orienta parto iĝis serba, la okcidenta apartenas al Kroatio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]