Muzeo de Pola Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo de Pola Armeo
Muzeum Wojska Polskiego w Warszawie
milita muzeo
Lando Pollando vd
Situo Śródmieście
Estiĝo 22-a de aprilo 1920
Koordinatoj 52° 13′ 55″ N, 21° 1′ 33″ O (mapo)52.23194421.025833Koordinatoj: 52° 13′ 55″ N, 21° 1′ 33″ O (mapo)
Muzeo de Pola Armeo (Varsovio)
Muzeo de Pola Armeo (Varsovio)
DEC
Muzeo de Pola Armeo
Muzeo de Pola Armeo
Situo de Muzeo de Pola Armeo
Map
Muzeo de Pola Armeo
Retpaĝo http://www.muzeumwp.pl/
vdr

Muzeo de Pola Armeo (pole Muzeum Wojska Polskiego w Warszawie) estas muzeo en Varsovio, prezentanta kolektojn dediĉitajn al la historio de armitaj fortoj kaj la historio de Pollando, situanta ĉe Al. Jerozolimskie 3.

La muzeo kolektas, science prilaboras, esploras kaj ekspozicias objektojn kun arme-historia karaktero.

En 2022 komenciĝis transporto de eksponaĵoj al nova moderna sidejo en tereno de la Citadelo de Varsovio. La 13-an de aŭgusto oni malfermis inaŭguran ekspozicion 1000 jaroj de gloro de pola armilaro. Oni arigis pli ol 300 000 eksponaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo fondiĝis la 22-an de aprilo 1920 per dekreto de Ĉefkomandanto, Marŝalo de Pollando Józef Piłsudski. Ĝia direktoro estis Bronisław Gembarzewski – historiisto pri militistiko, muzeologo, kaj ankaŭ plurjara direktoro de la Nacia Muzeo en Varsovio (de 1916 ĝis 1936).

Malfermon de la Muzeo en ties unua konstruaĵo ĉe strato Podwale 15 faris generalo Józef Haller en aprilo 1922. De 1933 la muzeo troviĝas ĉe Aleje Jerozolimskie.

De 1933 la Muzeo de Pola Armeo troviĝas en la nuna konstruaĵo. Parto de kolektaĵoj prezentataj en la muzeo devenis de kolektataj de la unua duono de la 19-a jarcento polaj militaraj memoraĵoj de Wincenty Krasiński. En 1939 oni prezentis en ĝi pli ol 60 mil eksponaĵojn. Dum la germana okupado ili estis forveturigitaj al Germanio. Plimulto de la muzeaj salonoj kaj la ekonomia bazo estis ŝanĝitaj al deponejoj de Waffen-SS.

En 1944 la loko ŝanĝis sian nomon al la Muzeo de Pola Armeo, kiu ekfunkciis por vizitantoj en 1946. Depostulaj agadoj permesis regajnon de ĉ. 40 mil eksponaĵoj.

Prezentata konstanta ekspozicio bildigas historion de la polaj armiloj, i.a. la kolekton de pafiloj ekde mezepoko ĝis la 18-a jarcento.

Filioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Małgorzata Omilanowska, Jerzy S Majewski, Warszawa Przewodnik (Varsovio Gvidlibro), Wiedza i Życie, Varsovio 2000, ​ISBN 83-7184-861-7​.
  • Wielka Encyklopedia PWN (Granda Enciklopedio de PWN), Varsovio 2003, volumo 18, p. 236, ​ISBN 83-01-13357-0​ volumoj 1-30, ​ISBN 83-01-13443-7​ volumo 5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]