Jenő Gábor
Jenő Gábor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ftacsik Jenő |
Naskiĝo | 23-an de majo 1893 en Pécs |
Morto | 1-an de septembro 1968 (75-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
Jenő Gábor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gábor Jenő estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Ftacsik [ftaĉik].
Jenő Ftacsik [1] naskiĝis la 23-an de majo 1893 en Pécs, li mortis la 1-an de septembro 1968 en Pécs.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Jenő Gábor akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1915. Liaj plej gravaj instruistoj estis Aladár Edvi Illés (pentristo) kaj Tivadar Zemplényi. Post siaj studoj li instruis en pluraj urboj de Supra Hungarujo, en 1919 li hejmenvenis al Pécs. Ankaŭ ĉi tie li instruis kaj pentradis. Li studvojaĝis en 1926 kaj 1937 en Parizo, en 1931 en Berlino. Inter 1941 kaj 1947 li instruis en Szeged, poste en Budapeŝto, fine en 1967 li revenis al Pécs.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1939, 1948, 1959, 1993)
- Pécs (1963, 1966, 1971, 1993)
- Siklós (1964)
- Székesfehérvár (1969)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Csendélet
- Önarckép (Szembenéző önarckép)
- Napfelkelte
- Tánc (1922)
- Fák a Tettyén
- A nő és a férfi
- Kaktuszokat öntöző
- Nő mandolinnal
- Lovak
- Piros háztetők (Tettye)