Zsigmond Karsai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Karsai
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1920 (1920-10-04)
en Leorinţi
Morto 15-an de marto 2011 (2011-03-15) (90-jaraĝa)
en Pécel
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Zsigmond Karsai [ĵigmond karŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karsai Zsigmond estis hungara pentristo, dancisto.

Zsigmond Karsai [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1920 en Leorinţi (Rumanio), li mortis la 15-an de marto 2011 en Pécel (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Karsai apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li frue estis talenta popoldancisto. En 1942 li lernis pentradon en liberlernejo de Sándor Szolnay en Kolozsvár. Ekde la sekva jaro li disvastiĝis la hungarajn popoldancojn. Li akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1955. Liaj plej gravaj instruistoj estis Rezső Burghardt, Gyula Pap, Róbert Berény kaj Bertalan Pór. Li estis gvidanto de artistkolonio de Tokaj 2 jardekojn, li ŝatis pentradi pejzaĝojn. Inter 1957 kaj 1965 li estis kulturdomestro en Pécel, inter 1965-1981 li havis postenon en instituto. Li ricevis premiojn ekde 1961. Li edziĝis en 1947 kaj 1993.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Isaszeg (1964)
  • Budapeŝto (1966, 1995-1996, 1998)
  • Tokaj (1970)
  • Debrecen (1977)
  • Miskolc (1986)
  • Pécel (1995, 1999)

Fontoj[redakti | redakti fonton]