Georg Witzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Witzel
Persona informo
Aliaj nomoj Gersonites Landavus • Bonifacius Britannus • Agricola Phagus
Naskiĝo 1-an de januaro 1501 (1501-01-01)
en Vacha
Morto 1-an de januaro 1573 (1573-01-01) (72-jaraĝa)
en Majenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Erfurto
Okupo
Okupo teologo
vdr
Libro dediĉita de Witzel al la majenca kapitulano Daniel Mauch, en 1558

Georg WITZEL (latine: Wicelius; naskiĝinta en 1501 en Vacha, mortinta la 16-an de februaro 1573 en Majenco) estis germana teologo de la reformacio-tempo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wicelius studis en Erfurto kaj ekde 1520 en Lutherstadt Wittenberg, kie li okupiĝis pri reformaciaj ideoj. Tamen li lasis ordiniĝi pastre laŭ la tradiciaj romkatolikaj ritoj. Li iĝis i.a. vikario kaj urba skribisto en la naskiĝurbo. Pro siaj reformaciemaj predikoj li devis forlasi la vilaĝon kaj iris en 1525 al Wenigenlupnitz. Forpelitaj de ribelaj kamparanoj li iris al Niemegk. Sed tie li intence aberacietis de la nova reformacia teologio ĉar li ege malŝatis la negativan influon de la lutera doktrino pri pravigo je la morala vivo.

Li forlasis la postenon revenante al Vacha en 1531 de kie oni vokis lin al Eisleben kaj poste al la duka kortego de Saksio. Post la morto de la duko Georgo en 1539 li vokitis fare de Joakimo la 2-a (Brandenburgio) al Berlino por ellabori kune kun Filipo Melanktono la novan liturgion.

En 1540 Wicelius iĝis konsilanto de Johano el Fulda, abato en Würzburg, en 1554 elektoprinca konsilisto en Majenco. Kune kun Johannes Agricola li verkis la imperiestran Intertempan deklaracion aŭgsburgan (Augsburger Interim).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Wicelius ja strebis reformi la katolikan eklezion kaj reunuigi la separitajn vidpunktojn: i.a. anstataŭigante latinaĵojn per germanlingvaj mesoj aŭ pligravigante germanlingvan predikadon kaj germanlingvajn kantojn. Tamen li restis kritikema pri multaj troigantaj reformistoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Typus ecclesiae prioris, 1540
  • Via regia sive de controversis religionis capitibus conciliandis sententia, 1564, eldono far Conring, Helmstedt 1659
  • Der heiligen Messen brauch wie er in der alten Kyrchen vor tausend jahren gewesen. Aus S. Joan. Chrysostomo verdeutscht (Mainz 1540)
  • Hagiologium (Mainz, 1541)
  • Liturgia S. Basilii Mag. nuper e tenebris eruta, et in lucem nunc primum edita (Mainz 1546).
  • Annotationes In Sacras Literas; presis: Franz Behem, in kosten des Ehrnhafften Johan Quentels zu Coeln Erben, 1557

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Neander: De Georgio Vicelio eiusque in ecclesiam evangelicam animo, Berlino 1839
  • Kampschulte: De Georgio Wicelio eiusque studiis, Paderborn 1856

Fonto[redakti | redakti fonton]

Pierer's Universal-Lexikon, Band 19. Altenburg 1865, p. 157, kio relegeblas interrete tie ĉi.