Lynyrd Skynyrd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lynyrd Skynyrd

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Lynyrd Skynyrd en 1977.
La bando en 2008.

Lynyrd Skynyrd (/ˌlɛnərd ˈskɪnərd/ LEN-ərd-SKIN-ərd),[1] populare mallongigita al Skynyrd, estas usona rok-bando plej bone konata ĉar popularigis la ĝenron de suda roko dum la 1970-aj jaroj. Origine formita en 1964 kiel My Backyard en Jacksonville, Florido, la bando estis konata ankaŭ laŭ nomoj kiel The Noble Five kaj One Percent, antaŭ finfine decidi pri "Lynyrd Skynyrd" en 1969. La bando atingis tutmonde agnoskon dum siaj koncertaj prezentoj kaj pro siaj mejloŝtonaj kantoj "Sweet Home Alabama" kaj "Free Bird". Pinte de siaj sukcesoj, bandanoj Ronnie Van Zant kaj Steve Gaines, kaj la akompana kantisto Cassie Gaines, mortis en aviadakcidento en 1977, metante subitan rompon al la bando en la 1970-aj jaroj.

La survivintaj bandanoj re-formiĝis en 1987 por kunsida turneo kun la ĉefkantisto Johnny Van Zant, la pli juna frato de Ronnie Van Zant. Lynyrd Skynyrd plue turneas kaj registras kun la kun-fondinto Gary Rossington, Johnny Van Zant, kaj Rickey Medlocke, kiu unue verkis kaj registris kun la bando el 1971 al 1972 antaŭ sia reveno en 1996. La fonda membro Larry Junstrom, kun la membroj de la 1970-aj jaroj Ed King kaj Artimus Pyle, restas aktivaj en muziko sed ne plu turneas aŭ registras kun la bando. Michael Cartellone registris kaj turneis kun la bando ekde 1999.

Lynyrd Skynyrd vendis 28 milionojn da registraĵoj en Usono. Ili estis enkondukitaj en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo la 13an de Marto, 2006.[2] En Januaro 2018, Lynyrd Skynyrd anoncis sian adiaŭan turneon.[3]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1973, (Pronounced 'Lĕh-'nérd 'Skin-'nérd)
  • 1974, Second Helping
  • 1975, Nuthin' Fancy
  • 1976, Gimme Back My Bullets
  • 1977, Street Survivors
  • 1991, Lynyrd Skynyrd 1991
  • 1993, The Last Rebel
  • 1994, Endangered Species
  • 1997, Twenty
  • 1999, Edge of Forever
  • 2000, Christmas Time Again
  • 2003, Vicious Cycle
  • 2009, God & Guns
  • 2012, Last of a Dyin' Breed

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prononco el la albumo (Prononce 'Lĕh-'nérd 'Skin-'nérd).
  2. "Rock and Roll Hall of Fame, Inductees by Year: 2006". Rockhall.com. Alirita la 14an de Julio, 2018.
  3. "Lynyrd Skynyrd Plot Farewell Tour". RollingStone.com. 25an de Januaro, 2018. Alirita la 14an de Julio, 2018.