Gyula Szász (skulptisto)
Etoso
Gyula Szász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szász Gyula |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1850 en Székesfehérvár |
Morto | 24-an de junio 1904 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Gyula Szász [djula sAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szász Gyula estis hungara skulptisto, instruisto.
Gyula Szász [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1850 en Székesfehérvár, li mortis la 24-an de junio 1904 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Szász studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1866-1873), kie li ricevis premion kaj jam tiam li kreis skulptaĵojn. En la sekva jaro li studvojaĝis al Romo, Venecio, Florenco. En 1875 li hejmenvenis al Budapeŝto, kie li kreis ĉiuspecajn skulptaĵojn ĝismorte (portretoj, monumentoj, ekleziaĵoj). En 1883 li ekinstruis en mezlernejo.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo (dum la akademiaj jaroj)
- Sankta Francisko kun anĝeloj (1879)
- soldatmonumento (Gödöllő, 1890)
- tribestro Arpado (Ráckeve, 1897)
- Merkuro (dio) (Budapeŝto, 1898)
- tombomonumento (Budapeŝto, 1917, vidu la bildon!)
- Ede Szigligeti (Halmi)
- ornamaĵoj en Budapeŝta Ŝtata Operejo kaj Parlamentejo (Budapeŝto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a alineo)
- germanlingva biografio