Joseph Szabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informkesto prezentas dubajn informojn!


Joseph Szabo
Persona informo
Naskonomo Szabó József
Naskiĝo 30-an de aprilo 1925 (1925-04-30)
en Nyúl
Morto 30-an de novembro 2009 (2009-11-30) (84-jaraĝa)
en Fons-sur-Lussan
Ŝtataneco HungarioFrancio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
vdr

Joseph Szabo, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó József [sabO jOĵef] estis hungardevena franca pentristo.

Joseph Szabo [1] naskiĝis en 1925 en Nyúl (Hungara reĝlando), li mortis en 2010 en Fons-sur-Lussan (Francio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Szabó József akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi, László Bencze, Gyula Pap kaj Jenő Barcsay. Post siaj studoj kiel iama malriĉa kamparano li ricevis atelieron kaj stipendion. Dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Francio, kie li denove studis en belartaj altlernejoj unue en Parizo, poste en Nico. Li denove ricevis viveblecojn de Francio, li vivis en suda parto de la lando. En 1967 li vojaĝis al Usono, sed li iom trompiĝis kaj revenis al Francio. Li pentradis komence superrealismajn, poste abstraktajn bildojn, kelkfoje li kreis ankaŭ skulptaĵojn. Li uzis nur malgrandajn penikojn. Li ricevis premiojn (preskaŭ senescepte francajn) ekde 1958.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]