Severni Vestnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Severnij Vestnik (ruse Северный вестник; esperante La norda informilo) estis influa literatura gazeto en Rusio fondita en Sankt-Peterburgo en 1885 fare de Anna Jevreinova, kiu restis ĉe ĝi ĝis 1889.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la komencaj jaroj «Severnij Vestnik» estis gvidata de la socia movado narodniki (Popolanoj). Post la fermo en 1884 de la gazeto Oteĉestvennje Zapiski (Patrujaj Noticoj) Nikolaj Miĥajlovski kun siaj aliancanoj transiris al «Severnij Vestnik». Inter la plej elstaraj kunlaborantoj de la gazeto menciindas Gleb Uspenskij, Vladimir Korolenko kaj Anton Ĉeĥov.

En la 1890-aj jaroj, post kiam la grupo de Ljubov Gureviĉ akiris ĝin, «Severnij Vestnik» iĝis la centro de la dekadenca movado de Rusio, reprezentita de ties elstaruloj kiel Dmitrij Mereĵkovskij, Zinaida Gippius, Konstantin Balmont kaj Fjodor Sologub.[2] Miĥail Albov eldonis la gazeton en la 1890-aj jaroj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Северный вестник". Russian Fundamental Electronic Library. [1] Alirita la 1a de Septembro 2018.
  2. "Северный вестник".
  3. Chekhov, Edward Sanders, Black Sparrow Press, 1995.