Douglas Fairbanks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Douglas Fairbanks
Douglas Fairbanks cropped.jpg
Persona informo
Douglas Fairbanks
Naskonomo Douglas Elton Thomas Ullman
Naskiĝo 23-an de majo 1883 (1883-05-23)
en Denvero
Morto 12-an de decembro 1939 (1939-12-12) (56-jara)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per korinfarkto [#]
Tombo Hollywood Forever Cemetery [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Denvero [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato Harvard • East High School [#]
Familio
Patro Hezekiah Charles Ullman [#]
Patrino Ella Adelaide Marsh [#]
Gefratoj John Fairbanks [#]
Edz(in)o Mary Pickford • Sylvia Ashley • Anna Beth Sully [#]
Infanoj Douglas Fairbanks [#]
Profesio
Okupo scenaristofilmreĝisorofilmproduktoroverkistoentreprenisto • filmaktoro • teatra aktoro • stuntisto • aktoro [#]
Aktiva dum 1915–1934 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Douglas FAIRBANKS (denaske Douglas Elton Thomas Ullman; naskiĝis la 23-an de majo 1883, mortis la 12-an de decembro 1939) estis usona aktoro, scenaristo, reĝisoro, kaj produktoro.[1] Li estis patro de aktoro kaj produktoro Douglas Fairbanks Jr..

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis plej bone konata pro siaj glavetluktadaj roloj en mutaj filmoj kiel The Thief of Bagdad (La ŝtelisto el Bagdado), Robin Hood, kaj The Mark of Zorro, sed li dediĉis la fruan parton de sia kariero al farado de komediaj filmoj.

Fairbanks estis fonda membro de United Artists. Li estis ankaŭ fonda membro de The Motion Picture Academy kaj estis gastiganto de la unua Ceremonio de la Oskar-premioj en 1929. Pro sia geedziĝo al Mary Pickford en 1920, la paro iĝis Holivuda gravularo kaj Fairbanks estis referencata kiel "La reĝo de Hollywood",[2] kromnomo kiu poste pasis al la aktoro Clark Gable.

Kvankam amplekse konsiderita kiel unu el la plej grandaj steluloj en Holivudo dum la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, la kariero de Fairbanks rapide malpliiĝis pro la alveno de la sonkino. Lia fina filmo estis The Private Life of Don Juan (1934).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary Variety, 13-a de decembro 1939, p. 54.
  2. "Douglas Fairbanks Sr. Biography". The Douglas Fairbanks Museum. Arkivita el la originalo la 15-an de majo 2008. Alirita la 5-an de septembro 2018.