Liberala Uniisma Partio
La Liberala Uniisma Partio estis politika partio de Britio kiu estis formita en 1886 kiel frakcio kiu displitiĝis el la Liberala Partio. Estrita de Lord Hartington (poste Duko de Devonshire) kaj Joseph Chamberlain, la partio formis politikan aliancon kun la Konservisma Partio opozicie al la Irlanda Regularo. Ambaŭ partioj formis dekjar-daŭran koalicion por Uniisma Registaro en 1895–1905 sed ili tenis apartajn politikajn fondusojn kaj siajn proprajn partiajn organizaĵojn ĝis estis interkonsentita la kompleta kunigo en Majo 1912.[1][2]